sábado, 11 de marzo de 2017

Invito al la 9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto!

Estimataj geamikoj!

La Loka Kongresa Komitato de la 9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), okazonta en Havano (Kubo) de la 11-a ĝis la 17 de februaro 2018, en kunordigo kun Universala Esperanto-Asocio kaj ĝia Amerika Komisiono, kore invitas vin partopreni nian regionan eventon.

La ĉeftemo de nia kongreso estas: “Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en la Amerikoj”.

La LKK decidis – laŭ invito de la kuba Ministerio pri Kulturo – pliproksimigi la daton al la 27-a Internacia Librofoiro de Havano (1-10 februaro 2018), dum kiu ni havos la ŝancon, antaŭkongrese, prezenti Esperanton al vasta publiko. 

Ni esperas ekkapti vian atenton, kaj ankaŭ konvinki vin pri partopreno, per nia organiza laboro kaj per la multaj programeroj kiujn ni planas por tiu evento.

Amike salutas,


Alberto Fernández-Calienes Barrios
Prezidanto
Loka Kongresa Komitato
9-a TAKE

2 comentarios:

  1. Este comentario ha sido eliminado por el autor.

    ResponderEliminar
  2. Pacon kaj bonon!

    Mi estas komencanto en Esperanton,
    Mi redaktis ĉi tiujn du bildojn:
    a) https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Esperanto_-_KB_Pioniro_.svg
    b) https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Esperanto_-_KB_Pioniro.svg

    ResponderEliminar